Manŭel - Mi, vagabondo - Lyrics
{Strofo 1}
Mi plenkreskos iun tagon
La ĉielon de la vivo mi flugtuŝos
Sed, infano, mi ne konis
Ke ne ĉiam realiĝas niaj revoj
Poste mi ekiris mian vojon dum vesper'
Venteto tra l' hararo
Survizaĝe la brileto de la steloj
Tuj malaperis hejmo mia
Kaj la infano, kiu ludadis en ĝardeno
{Rekantaĵo}
Mi, vagabondo estas mi
Vagabondo kaj nenio alia
Kun senmona poŝo mia
Tamen min akompanas Dio
{Strofo 2}
Jes, la mondo min allogas
Sed urbegoj al mi ŝajnas senanimaj
La tempo memorojn miajn forviŝas
Sed pri mia familio tute ne
Poste mi vekiĝis dum decembra sunleviĝ'
La fajro dе kameno
Plivarmigas ol la suno de l' mateno
Sopiris mi al hеjmo mia
Tamen restas mi perdita tra la mondo
{Rekantaĵo}
Mi, vagabondo estas mi
Vagabondo kaj nenio alia
Kun senmona poŝo mia
Tamen min akompanas Dio
{Rekantaĵo}
Vagabondo estas mi
Vagabondo kaj nenio alia
Kun senmona poŝo mia
Tamen min akompanas Dio
{Eliro}
Vagabondo: civitano de la mondo
Esperantisto: nekuracebla idealisto
Esperantisto: nekuracebla idealisto
Esperantisto: nekuracebla idealisto